De la 11° marto ĝis la 11° septembro.
Ses monatoj por la paco.
Ses monatoj kontraŭ malriĉeco, terorismo kaj violenco,
por demokratizi Unuiĝintajn Naciojn.
Premiso
La malfacila nuntempo petas konstantan atenton al multaj problemoj kaj elstaraĵoj. Pri tio ĉiuj devas konscii, ĉu ni volas konstrui pacon kaj justecon por ĉiuj. Saman konscion ni devas havi pri niaj limoj en nia agado kaj pri neceso envolvigi ordeman agadon, konstruan kaj efikan.
En la Tablo de la Paco renkontiĝas diversaj asocioj kaj subjektoj, kiuj sensibiizas kaj atentigas pri diversaj iniciatoj kaj intervenoj. Pro tio la plano de la Tablo de la paco ne volas elĉerpi taskojn de ĉiuj partoprenantoj sed reprezentas kunuiĝajn prioritatojn farondajn kune por kreskiĝi efikon de la agado
Samtempe, la Tablo de la paco rekonas altvaloran laboron de ĉiuj aliaj spertoj kaj subjektoj, komponantaj movadon por la paco, por decidi fojepostfoje menieron kunlabori.
Ĉefaj celoj de la Tablo de la paco por la 2005 estas:
1. Unuiĝintaj Nacioj por pli justa mondo por ĉiuj: stimuli la plej grandan mobilizon de la civila socio kaj de la istitucioj, en Italio kaj en la mondo, por la demokratigo kaj fortigo de la Unuiĝintaj Nacioj kontraŭ malriĉeco kaj milito (ankaŭ pro la renkontiĝo de la Ŝtatestroj planata en septembro en Nova Yorko)
2. Politiko de paco: kontribui al la defino de la programoj de eksterlandapolitiko kaj de la sekureco de la koalizoj kaj de la politikaj partioj kiuj kandidatiĝas gvidi Italion
3. Kulturo de paco: plivastigi taskon por ĉiama edukado al la paco kaj al humanaj rajtoj, startante de la lernejoj
Ĉefa iniciato de la Tablo de la paco: en 2005, estos la marŝo de la paco Perugia-Assisi, kiu okazos dimanĉon la 11° de septembro.
Dum la antaŭtagoj de la marŝo okazos:
- la 6° Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj de la Popoloj, kiu okazos en Perugia de la 8° ĝis la 10° de septembro
- la 2° Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj de la Junuloj, kiu okazos en Terni de la 8° ĝis la 10° de septembro.
La Marŝo estos ankaŭ la “Unua tago de lernejo” de la nova lernejajaro kaj komenco de la programo “Mia Lernejo por la paco” 2005-2006
La marŝo de la paco Perugia-Assisi, la Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj de la Popoloj, la Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj de la Junuloj estos la kulmino de pli vasta laborplano kiu estas:
- realigo de la kampanjo “Ni reprenu Unuiĝintajn Naciojn, Ni konstruu Unuiĝintajn Naciojn de la popoloj” por la demokratigo kaj plifortigo de la Unuiĝintaj Nacioj.
- realigo de la luktkampanjo kontraŭ malriĉeco iniciatita de la “Global Call to action Against Poverty” kaj por la realigo de la Celoj de disvolvo por la jarmilo (No excuse 2015)
- Daŭrigo de la nacia programo por edukado al la paco kaj al humanaj rajtoj “Mia lernejo por la paco”, komenciita en la 2000. Dum printempo estas antaŭvidita Nacia Renkontiĝo de la lernejoj, sindevigataj en tiu ĉi programo.
- promovo de kampanjo “Ni donu voĉon al la paco” por pacinformo kaj packomunikado kaj precise por ke RAI (itala servo publika) povu fariĝi ilo de paco, de konstruado kaj disvastigo de packulturo kaj de humanaj rajtoj.
- promovo de granda procezo por projekti pacpoltikon por nia lando kaj doni al Italio pacregado.
- plifortigo de la “aliancoj por la ŝanĝo” en Europo, en Usono, en Afriko kaj en la Tutmonda Socia Forumo
La Marŝo de la paco Perugia-Assisi 2005
De la 14° ĝis la 16° de septembro okazos en Nova Yorko, ĉe la sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj, verto de Ŝtatestroj de la tuta mondo pri lukto al malriĉeco kaj reformo de la Unuiĝintaj Nacioj.
Verto okazos dum la 60° datreveno de la fondiĝo de la Unuiĝintaj Nacioj, kvin jaroj post la Verto de la jarmilo, kiu vidis ĉiujn ŝtatestrojn subskribantajn la “Deklaro de la Jarmilo”, kiu havis precisajn sindevigojn por iniciati pacon, sekurecon kaj justecon en la tutamondo. La verto estos la plej granda kaj grava multiflanka renkontiĝo dum la 2005.
Laŭ la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, Kofi Annan, la 2005 devos esti la jaro de ŝanĝo de la Unuiĝintaj Nacioj por permesi al tiu ĉi Organizo alfronti adekvate defiojn kaj problemoj de nia tempo.
Pro la graveco de la okazaĵo, la Tablo de la Paco decidis kunvoki Novan Marŝon de la paco Perugia-Assisi kaj Asembleon de la Unuiĝintaj Nacioj de la Popoloj dum la antaŭtagoj de la Verto.
Do la venonta Marŝo de la paco Perugia-Assisi okazos la 11° de septembro 2005
La Marŝo de la paco Perugia-Assisi estos parto de tutmonda tago en mobilizo de la civila socio, proponita de la Tablo de la paco por kreskigi premon sur la Estraroj kiuj partoprenos al la Verto de la Unuiĝintaj Nacioj.
Tiu ĉi propono estis unue aceptita de la “Koalizo tutmonda por agado kontraŭ malriĉeco” (GCAP), naskiĝita en Johannesburgo dum la septembro 2004 kaj poste de aliaj kaj multaj organizoj de la tutamondo sindevigataj por la demokratizo kaj fortigo de la Unuiĝintaj Nacioj, kiujn Tablo de la paco sukcesis kuniĝi.
Gli appelli alla mobilitazione sono stati lanciati da Porto Alegre, nel corso del 5° Forum Sociale Mondiale che si è svolto dal 26 al 31 gennaio scorso. Il prossimo 10 settembre 2005 milioni di persone manifesteranno, dunque, in tutto il mondo per un nuovo ordine mondiale, contro la povertà, la guerra e l’unilateralismo, per la giustizia economica e sociale, per la pace e la democrazia.
Vokoj al la mobilizo estis lanĉitaj de Porto Alegro, dum la 5° Monda Socia Forumo, okazinta de la 26° ĝis la 31° januaro pasinta. Do la venontan 10° de septembro 2005 milionoj da homoj manifestos en la tuta mondo por nova monda ordo, kontraŭ malriĉeco, milito, unuflankismo, por la ekonomia kaj socia justeco, por paco kaj demokratio.
La 6° Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj de la Popoloj.
La 6° Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj de la Popoloj okazos en Perugia de la 8° ĝis la 10° de septembro 2005. La Asembleo havos saman agendon de la Unuiĝintaj Nacioj por esprimi vidpunkton, preokupiĝojn kaj proponojn de la civila socio: lukto al malriĉeco, konstruado de paco, plifortigo de la Unuiĝintaj Nacioj kaj de la internacia demokratio.
Kiel ĉiam al Asembleo partoprenos multaj homoj reprezentantoj de laikaj kaj religiaj movadoj, sindikatoj, naciaj kaj internaciaj organizoj kaj retoj, lokaj institucioj kaj universitatoj, ŝerĉcentroj de la tutamondo, sindevigataj kontraŭ malriĉeco kaj milito, favore al la paco kaj al humanaj rajtoj, al humana sostenebla disvolvo, de la socia justeco kaj demokratio
Per tiu ĉi eldono la Tablo de la paco festos ankaŭ la Dekan Datrevenon de la Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj de la popoloj (1996-2005): estas datreveno kiu, krom peti consideron pri pasinta sperto, permesos pliprofundigi debaton pri rolon de la tiutmonda civila socio.
La kunvoko de la Asembleo kaj de la Marŝo faciligos ankaŭ paragonon pri respondeco kaj politiko de italio en la tutamondo
La partoprenantoj de la Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj de la popoloj povos ankaŭ partopreni al aliaj iniciatoj okazontaj en la nacia teritorio
La 2° Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj de la Junuloj
La Unuiĝintaj Nacioj de la popoloj estos apudigita de la 2° Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj de la Junuloj, de la junaj virinoj kaj viroj, kiu okazos en Terni (itala urbo) dum la samaj tagoj (8-9-10 septembro 2005): La programoj de la du asembleoj interplektiĝos ĝis la fondiĝo en la Marŝo de la paco Perugia-Assisi.
La Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj de la Junuloj volas esti granda renkontiĝokazo, organizita de la junuloj por la junuloj kiuj, kiel antaŭnelonge deziresprimis Prezidanto de la Itala Republiko Ciampi (legu Ĉampi), volas esti kreintoj de sia estonteco, “italaj civitanoj, europaj civitanoj, civitanoj de la tutamondo”,
“Ĉu mi havos laboron por la vivo?”, “Ĉu estas iu, kiu decidas por mia vivo kaj estonteco anstataŭ ol mi?” “Kiamaniere mi povus kontrui plej bonan mondon ol la heredinta?”. Tiuj ĉi estas kelkaj demandoj, kiuj scuas junulojn de la tutamondo kaj kiuj estos la kerno de la Asembleo de Terni.
Estos tri tagoj por paragoni libere kaj memmastrumante, kiuj permesos al multaj junuloj konigi inter si kaj esprimiĝi.
Fina noto.
En tiu ĉi skemo oni ne parolas pri ĉiuj iniciatoj realizondaj de la Tablo de la paco dum 2005 nek pri la tutaj temoj kaj problemoj, kiuj estos traktataj, sed nur la esencaj linoj de la programo, pri kiu ni intencas labori.